Firefox kaj Mozilla esperantigataj!

Kiel kontribui?

Baldaŭ ni anoncos la sistemon kiu permesos al iu ajn kontribui al la tradukado. Tian sistemon ni jam havis por Mozilla, sed ĝin ni devis refari.

Bon Echo aŭ Minefield anstataŭ Firefox? Ĉu Fajrovulpo?

Oficialaj versioj de Firefox nur povas nomiĝi Firefox, pri tio ne estas elekto, temas pri kopirajta afero. Baldaŭ (espereble) la esperanta versio iĝos oficiala kaj ekde tiam la nomo estos fiksita.

 

Ne oficialaj lingvaj pakoj nomiĝas Minefield (versio 3) aŭ Bon Echo (versio 2). Sed ne timu, la programo estas la sama kaj agos same.

Kial la vorton XXX vi tradukis per ZZZ?

Nuntempe la esperantistoj klopodas atingi komunan glosaron. Kiel eble plej multe ni strebas elekti la vortojn jam pridiskutitajn. Kelkfoje tamen oni tion ne sukcesas fari kaj nia elekto kaj tiuj de la aliaj estos malsamaj. Kaj kelkfoje la elekton ni devas fari inter tiom da vortoj ke iĝas malfacile ĉiujn kontentigi.

Ĉu la malsamaj esperantaj tradukteamoj kunlaboras?

Jes, kaj kelkfoje pli ol oni pensas. Ekzemple, kiam komenciĝis la tradukado de OpenOffice, ni sendis nian tutan glosaron al ili. Kaj ili tion faris antaŭ nelonge por helpi nin kaj trovi malsamojn.

Mi trovis eraron, aŭ (mal)mankas akuzativo!

Bonvolu sciigi nin! Ni tuj korektos aŭ klarigos kial ne estas akceptinda via propono.