Firefox kaj Mozilla esperantigataj!

Esperantigita Firefox 3! (3.0.x)

Ĉu vi volas uzi la lastlastan version de Firefox en la esperanta? Ĝi pretas!

Vi sekvu la jenajn kvar paŝojn.

 

  • elŝutu Firefox 3 se vi tion ankoraŭ ne faris. Startigu ĝin por sekvi la ceterajn paŝojn.
  • elŝutu la kromprogramon Locale Switcher (Lingva elektilo) kiu permesas laŭvole uzi ĉu la esperantan ĉu la originalan lingvon de via Firefox. Ne forgesu permesi la instaladon.
  • elŝutu la la esperantan lingvan pakon. Eble ankaŭ tie ĉi vi devos permesi la instaladon.
  • post restarto de Firefox iru al Iloj->Lingvoj (tio aperos en la originala lingvo de via Firefox) kaj elektu "Esperanto". Restartigu Firefox.

Jen ĉio!!

Prezento

Bonvenon! Jen la ĉefa paĝaro de la teamo. Ni ĝojas povi disponigi ĉi tie la lingvajn pakojn, komentojn kaj baldaŭ ni aldonos retan sistemon por povi rekte kontribui.

La tuto estas konstruata, ne hezitu skribi al ni se vi havas sugestojn aŭ vi trovas ion malĝustan.

 

2007.10.17

Nova versio haveblas! Vi trovos novajn tradukojn kaj multajn korektitajn tekstojn.

2007.10.07

Nova versio haveblas. Korajn dankojn al tiuj kiu sendis sugestojn, korektis erarojn kaj oferis sian helpon. Per tiu kunlaboro la traduko iĝas pli kaj pli bonkvalita. Apartaj dankoj al Aaron Irvine, Yves Nevelsteen kaj Bertilo Wennergren.

2007.09.25

Jen la nova retejo. Ni disponigas ĉi tie la unuan publikan lingvopakon de Firefox, por la versio 2.0.0.7.

La tradukado estis iom malrapida sed nuntempe ĉiutage ni aldonas novajn tekstojn. Kaj ni devas kore danki al Yves pro la provlegado kiun li faris de la tuta tekstaro! Ni klopodas kiel eble plej multe dividi tradukojn kun la teamo de OpenOffice kaj aliaj.

Ĝis nun la ĉefaj partoj estas tradukitaj, kelkaj tekstoj restas tradukotaj. La helpoenhavon ni ankoraŭ ne disponigas ĉar ĝi bezonas apartan provlegadon.