Kion elŝuti
Unue vi devas havi Firefox, la lastan version. Ĝi elŝuteblas el ĉi tie. Bonvolu elekti "Aliaj lingvoj kaj sistemoj" se vi volas havi version en via denaska. Se vi elŝutas la esperantan version vi devos fari nenion alian.
Lingva pako
Se vi elektis alian lingvon vi devas elŝuti la esperantan lingvan pakon por povi baskuli inter ambaŭ (aŭ eĉ pluraj) lingvoj. Por la lasta versio ĝi troveblas ĉi tie, se vi konas vian version (tajpu about: en la adresstrio se vi tion volas scii) vi povas elŝuti ĝin el unu el la jenaj ligiloj:
Por aliaj versioj (noktaj, betaj, tiuj de Aŭrora, vi povas mem konstrui la adreson surbaze de releases.mozilla.org/pub/mozilla.org/firefox/releases/latest-6.0/win32/xpi/eo.xpi, per ŝanĝo de la parto latest-6.0 aŭ skribi al ni kaj ni helpos!.
Kiel instali la lingvan pakon
Post la elŝutado (la dosiero estas malgranda) Firefox demandos ĉu instali la pakon aŭ ne. Vi akceptu.
Rekomencu Firefox. Ĝi daŭre estas en la sama lingvo! Jes, kaj por ŝanĝi tion estas pluraj ebloj.
- Plej simpla Ni rekomendas tiun ĉi, kiu permesos al vi facile iri tien kaj reen inter la originala lingvo de via Firefox kaj la esperanta. Vi elŝutu la aldonaĵon Locale Switcher (Lingva elektilo) kiu tion permesas . Poste vi povos elekti la lingvon (kiu aperos post restartigo de Firefox) en la menuo Iloj->Lingvoj
- Modifo de agordoj Tajpu en la retadresa strio about:config, akceptu la averton kaj poste en la filtrilo tajpu general.useragent.locale. Ŝanĝu la valoron al eo kaj restartigu Firefox.
- El la komandlinio Por kelkaj sistemoj tiu estas la ununura eblo. Se vi povas startigi Firefox el la komandlinio, vi unue finu ĉiujn fenestrojn de Firefox kaj funkciigu ĝin aldonante la jenon: -UILocale eo, ekzemple:
- Per normalaj lingvaj rimedoj en via sistemo Ekzemple en Ubuntu vi povas instali lingvajn pakojn en la esperanta kaj poste uzi ilin ĉu en la tuta sistemo, ĉu en apartaj seancoj (elektu la lingvon malsupre). En tiu okazo kaj Firefox kaj ĉiuj ceteraj programoj aperos en la esperanta.
$ firefox -UILocale eo
C:...> firefox.exe -UILocale eo