Firefox kaj Mozilla esperantigataj!

Firefox 4,5,6,7,8,...

Kiel ĉiam ekde la oficialiĝo vi povas elŝuti la lastan version en la esperanta rekte el ĉi tie. Se vi nur volas la lingvan pakon vi povas vidi la klarigojn, kiel tion funkciigi en la paĝo pri elŝutado.

Ĉu vi trovis eraron, plibonigendaĵon, ĉu vi ŝatus ion sugesti? Vi povas sciigi nin per retmesaĝo al tradukado ĉe esperanto.org.uy, aŭ per cimraporto ĉe Bugzilla aŭ mem korekti aŭ sugesti ĉe Narro.

Laste, se vi interesiĝas pri kanaloj, tio estas, apartaj eldonoj por povi kaŝrigardi la estontecon de Firefox, vi iru tien.

Firefox oficiale eldonata: 3.0 kaj 3.5

Nia retejo ne ŝanĝiĝas multe, sed tio ne signifas ke la laboro haltis. Tute male! Pro tio ke esperanto estas oficiala lingvo ni laboras rekte en la serviloj de Mozilla. El tie oni povas elŝuti la esperantan version, sed ankaŭ oni povas raporti cimojn, sekvi la nunan staton de la tradukoj kaj ĉiun etan modifon:

Ĉefaj stabilaj versioj estas ĉi tie. Aŭ vi povas elekti kontinenton kaj ... trovi nian lingvon!

Noktaj versioj (ĉiutagaj) troveblas tie. Notu ke 1.9.0 estas por versioj 3.0.x kaj 1.9.1 por versioj 3.1.x.

Ĉiu modifo al la esperanta versio videblas ĉi tie.

La nuna stato de la malsamaj versioj (notu ke oni tute ne zorgas pri 3.2 ankoraŭ) estas tie. Verda estas bona, ruĝa malbona. 3.1 iĝas ruĝa kaj verda ofte, ĉar oni aldonadas kaj ŝangas tekstojn en la angla, kaj nur tiam ni rajtas ŝanĝi la tradukojn, do dum iom da tempo vi vidos la esperantan ruĝa. Profitu kaj komparu kun aliaj lingvoj, la nia fartas tre bone.

Fine, oni povas raporti cimojn kiel tiu ĉi en tiu ĉi paĝo (bedaŭrinde nur en la angla).

17/10 2008

Esperantigita Firefox 3! (3.0 - 3.0.3)

Ĉu vi volas uzi la lastlastan version de Firefox en la esperanta? Ĝi pretas!

Vi sekvu la jenajn kvar paŝojn.

 

  • elŝutu Firefox 3 se vi tion ankoraŭ ne faris. Startigu ĝin por sekvi la ceterajn paŝojn.
  • elŝutu la kromprogramon Locale Switcher (Lingva elektilo) kiu permesas laŭvole uzi ĉu la esperantan ĉu la originalan lingvon de via Firefox. Ne forgesu permesi la instaladon.
  • elŝutu la la esperantan lingvan pakon. Eble ankaŭ tie ĉi vi devos permesi la instaladon.
  • post restarto de Firefox iru al Iloj->Lingvoj (tio aperos en la originala lingvo de via Firefox) kaj elektu "Esperanto". Restartigu Firefox.

Jen ĉio!!

Prezento

Bonvenon! Jen la ĉefa paĝaro de la teamo. Ni ĝojas povi disponigi ĉi tie la lingvajn pakojn, komentojn kaj baldaŭ ni aldonos retan sistemon por povi rekte kontribui.

La tuto estas konstruata, ne hezitu skribi al ni se vi havas sugestojn aŭ vi trovas ion malĝustan.

 

2007.10.17

Nova versio haveblas! Vi trovos novajn tradukojn kaj multajn korektitajn tekstojn.

2007.10.07

Nova versio haveblas. Korajn dankojn al tiuj kiu sendis sugestojn, korektis erarojn kaj oferis sian helpon. Per tiu kunlaboro la traduko iĝas pli kaj pli bonkvalita. Apartaj dankoj al Aaron Irvine, Yves Nevelsteen kaj Bertilo Wennergren.

2007.09.25

Jen la nova retejo. Ni disponigas ĉi tie la unuan publikan lingvopakon de Firefox, por la versio 2.0.0.7.

La tradukado estis iom malrapida sed nuntempe ĉiutage ni aldonas novajn tekstojn. Kaj ni devas kore danki al Yves pro la provlegado kiun li faris de la tuta tekstaro! Ni klopodas kiel eble plej multe dividi tradukojn kun la teamo de OpenOffice kaj aliaj.

Ĝis nun la ĉefaj partoj estas tradukitaj, kelkaj tekstoj restas tradukotaj. La helpoenhavon ni ankoraŭ ne disponigas ĉar ĝi bezonas apartan provlegadon.